| VIAJ
KURSOJ EN ĈINIO,
TRI KURSO-SPECOJ: 1,
2, 3
1 POR
KOMENCANTOJ KAJ NEFLUAJ PAROLANTOJ DE ESPERANTO:
Vi havos la tre tre intensan BEK-Kurson de
Dennis Keefe. 8 horojn ĉiutage, de lundo ĝis
sabato, la tutan monaton. Multege da laboro,
sed belaj rezultoj, ĉar vi estos flua parolanto de
Esperanto. Prezo por kurso, baza loĝado kaj
manĝado: 4000 ĉinaj RMBoj (465 eŭroj, 626
dolaroj).
2 POR
ESPERANTISTOJ KIUJ VOLAS LERNI INSTRUI EN ĈINIO
KAJ ALILANDE: Vi havos profesian kurson, de
Katalin Kovats de WWW.EDUKADO.NET pri metodiko de
fremdlingva instruado ĝenerale kaj
Esperanto-instruado speciale. Vi lernos plurajn
metodojn kaj grandan nombron de utilaj teknikoj
por efike instrui Esperanton en Ĉinio en posta
jaro. Vi havos kvar horojn de instruado de lundo
ĝis vendredo, kaj vi povos ankaŭ studi unu
universitatan kurson en Esperanto. Vidu
sube. Prezo por kurso, baza loĝado kaj
manĝado: 4000 ĉinaj RMBoj (465 eŭroj, 626
dolaroj).
3 POR
SPERTAJ ESPERANTISTOJ VI HAVOS KURSOJN EN LA UNIVERSITATO DE ESPERANTO: Universitat-nivelaj
kursoj, kompletaj kursoj, por fluparolantaj
Esperantistoj el Ĉinio, el Azio, el la tuta mondo,
ĉiu kurso (Historio, Komputiloj, Paco, ekzemple, 2
horojn ĉiutage). Instruistoj Profesoroj Ron
Glossop el Usono, Federico Gobbo el Italio,
instruos kore kaj universitate por, ke vi lernu
kiom eble plej PER Esperanto PRI nia mondo. Prezo
por kurso, baza loĝado kaj manĝado: 4000 ĉinaj
RMBoj (465 eŭroj, 626 dolaroj). .
Nun estas bona momento aliĝi al la kursoj de
Esperanto-Insulo. Studlokoj estos limigitaj!
Aliĝu nun
|
VIA
ETOSO, Via Esperanto-Insulo.
Ĝuu tutan
monaton de 100% Esperanto-etoso, aŭdante kaj
parolante Esperanton la tutan tagon. Por ĉiuj
Azianoj kaj Alikontinentanoj. Tuttaga
Esperantumado eĉ por komencantoj. Kaj Ĉio ĉi
en la fama, bela, varmeta, plaĝplena, suda, Ĉina
insulo Hajnano -- la Esperanto-Insulo.
Loĝado ĉe la Universitato de Hajnano, kun
malmultkostaj ĉambroj kaj manĝado dum la tuta
monato. Loĝado ĉe diversaj hoteloj inkluzive
tre luksaj eblas ankaŭ. Esperanto-Hotelo,
Esperanto-Kafejo, Esperanto-Kabareto, Lingva
Festivalo, la fama Esperanto-Frukto de
Hajnano, Esperanto-Plaĝo,
Miloj -- ne centoj-- da manĝejoj kun ĉiaj
fruktoj, legomoj, kaj fiŝaĵoj imageblaj.
Kokoso-trinkado ĉe la maro, tutmonata daŭro.
Kaj jen la Esperanto-Frukto kiu kreskadas en
Hajnano! 
La Insulo Hai Nan Dao estas la internacia
turisma regiono de Ĉinio. Depende de
via lando, vi bezonos vizon kaj
invitleteron. Kontaktu TRIGO-n por
informiĝi.
Post, (ne dum!), la kursaro vi povos turismadi
ie ajn en Ĉinio, aŭ en la apudaj Vjetnamio kaj
Tajlando.
Aliĝu nun
|