|
FACILE! Unue,
sendu
simplan retmesaĝon kaj pagu poste.
Ekzemple:
|
Saluton,
Esperanto-Insulo!
Mi nomiĝas X, kaj mi
loĝas en la lando X. Mi volas ĉeesti la kursojn en la
Esperanto-Insulo inter la 11a de januaro kaj la 12a de
februaro, 2012. Ĝis la revido.
Mi volas Ĉeesti, elektu UNU:
A
BEK-Kurso, tre tre intensa, tutmonata (por lerni
Esperanton)
B
Kurso por Insturistoj pri Metodiko (por lerni instrui
lingvojn)
C
Universitato de Esperanto (por studi neesperantan temon
per Esperanto)
Subskribita, Via Nomo.
SENDU AL Dennis Keefe
keefeinchina@gmail.com |
Facile, ĉu ne?
Sendu tiun
retmesaĝon al la provizora retadreso de Dennis Keefe ĉe
keefeinchina@gmail.com.
Post la ricevo de
via aliĝa mesaĝo, ni metos vian nomon sur la liston de
partoprenontoj de Esperanto-Insulo
www.esperanto-insulo.info/partoprenantoj.htm .
Poste, por rezervi vian loghejon,
bonvolu sendi 100 eurojn al la UEA-KONTO EINS-T, ESPERANTO-INSULO;
Ne pagu la tuton nun. Vi pagos
la reston ĉe la komenco
de via kurso en la 11a de januaro. Pri la prezoj kaj
kurso-kotizoj iru al PREZOJ.
En via konfirma,
posta retmesaĝo,
vi povas ankaŭ indiki vian elekton por Loĝado, vian elekton por
Kurso, vian eventualajn Rabatojn kaj finfine, se vi estas
studento, speciale el disvolviĝanta Azia lando, indiku ĉu vi
bezonos Stipendion por ĉeesti.
Antaŭ ol aĉeti vian flugbileton, ne forgesu vian PASPORTON,
vian VIZON, kaj se vi bezonas, vian INVITLETERON. Por la
dokumentoj pasporto kaj vizo, kontaktu, eble unue perrete, la
ĉinan konsulejon en via lando. Por la invitletero,
informiĝi ĉe TRIGO. |