|
|
Hejmpaĝo
ALIĜU NUN!
Kurso-Specoj
Intensaj
Instruistaj
Universitataj
Datoj
Loko
Loĝado
Manĝado
Prezoj
Fotoj
Partoprenantoj
Demandoj kaj Respondoj
Informo-Leteroj
Esploristoj
Hajnano-Insulo
Kontakto
|
Esperanto-Insulo
Demandoj kaj Respondoj
Ĉinio, Januaro - Februaro 2012

- Unuvorte, kio estas Esperanto-Insulo?
Esperanto-Insulo estas loko kie tre intensaj kursoj de la
lingvo Esperatno povas okazi. Ĝi ne estas la kutima,
mallonga Esperanto-staĝo. Turismado tute ne estas
celo de Esperanto-Insulo. Nelernaj aktivaĵoj okazos
antaŭ aŭ post sed ne dum la kursaro.
- Ĉu
Esperanto-Insulo okazas nur en vintro?
Jes, nur vintre. Estas aliaj programoj rilate
Esperanton en printempo, en somero kaj en aŭtuno.
Ili okazas en aliaj, ĉinaj
urboj. Por pli da informo, kontaktu
Arko de ILEI-Ĉinio.
- Ĉu mi povas veni por ĉeesti nur parton de
la kurso, ekzemple, nur du semajnojn el kvar?
Ne rekomendite, sed vi povas. Tamen la kursaro celas
plentempajn, tutmonatajn gelernantojn. La kursoj estas
profesiaj, seriozaj, kaj efikaj nur se la gelernantoj
ĉeestas la tuton.
- Kiom mi pagos se mi
ĉeestos parton de la kursaron,
Se estas spaco, vi pagos iomete malpli, sed la favoraj
prezoj, kompreneble, ĉiam estas por la tutmonataj
ĉeestantoj. Pri via eventuala prezo, vi povas kontakti
Trigo ĉe trigo@126.com
- Ĉu mi bezonas vizon por aliri al
Esperanto-Insulo?
Probable jes. Kontrolu ĉe la ĉina konsulejo en via
propra lando. Kvankam ke Hajnano estas nun internacia
turista insulo, kaj sub kelkaj kondiĉoj vizo ne bezonatas,
estus prudente, pro novaj ŝanĝoj en la viza regularo de
Ĉinujo, havigi al vi la vizon.arko.gong@qq.com
- Kiel mi povas atingi la insulon?
Estas eble centoj da flugoj de ĉinaj urboj kiel Hongkongo,
Ŝanhajo, Kantono, Ŝenzheno, ktp. ĉiutage, al la flug-havenoj
de Hajnano. Via flug-haveno estos tiu de la urbo
Haikou, la ĉefurbo, norde en la insulo, kaj proksime de nia
kursejo.
El la multaj ebloj, vi povus, ekzemple, fari la flugon
PARIZO-HONGKONGO-HAIKOU, aŭ eble, ROMO-ŜANHAJO-HAIKOU, aŭ
SAN FRANCISKO-KANTONO-HAIKOU, kaj simile. Pensu ankaŭ,
se vi havas Pasportan Servon aŭ vi havas esperantajn amikojn
diverslande, viziti landojn survoje. Se vi estas
Londonano, eble viziti Japanujon, Koreujon, Rusujon; ktp.
Por komenci vian serĉadon de flugoj, mi rekomendas, ke vi
retumu. Mi persone utiligas
www.expedia.com aŭ
www.expedia.fr , kaj
ankaŭ ekzistas aliaj retejoj. Anoncu vin kaj
vian flugo al ni en Esperanto-Insulo, kaj ni bonvenigos vin
ĉe la flug-haveno de Haikou. Mi ofte trovas
prezdiferenco inter .COM kaj .FR kaj .ES, do se vi parolas
multajn lingvojn, eble provu diverslingvajn retagentejojn.
Por pli da detaloj, vidu KIEL
ATINGI.
- Ĉu eblas turismi sur la Esperanto-Insulo?
Post la fino de la kurso, la 12an de februaro, estos ebloj
turismi. Dum la kursaroj, estos kelkaj ekskursoj, ĉar
la insulo estas tre interesa kaj tre alloga.
-
Ĉu estos ekskursoj dum la Esperanto-Monato de
Esperanto-Insulo?
Ne. Kaj, jes. Antaǔ ĉio ni memoru, ke
Esperanto-Insulo NE estas tradicia staĝo. La celo de
Esperanto-Insulo estas instrui Esperanton, multe da
Esperanto, al NE-Esperantistoj por, ke ili iĝu bonaj
parolantoj kaj legantoj de la lingvo. Alia celo estas
plibonigi la instruadon de Esperanto en Azio en aliaj
kontinentoj. Por plenumi tiujn celojn, oni devas plenplene
koncentriĝi sur la lernado kaj instrado. Tamen, samtempe,
vojaĝi ekster la klasĉambro, ripozi en agrabla loko ankaǔ
servas tiujn celojn. Do, la ekskursoj dum nia kursaro estos
pedagogiaj kaj samtempe distraj, ripozigaj. Ekzemple,
dimanĉe ni certe vizitos unu aǔ pliajn belajn plaĝojn. Ni
iros al bela parko. Ni eventuale vizitos grandan budhanan
templon. Ni gustumos bongustaĵojn multloke. Kaj ĉio ĉi
okazos esperante, kaj eĉ estos poste enmetita kiel
ekzerco-materialo en la BEK-Kurso. Kaj ne forgesu, ke ni
haltigos la kursojn tri tagojn por partopreni la faman Ĉinan
Novjaron, nomatan en Ĉinujo la Printempa Festo.
- Ĉu eblas manĝi vegetare sur la insulo?
Jes. En Ĉinujo ĝenerale abundas legomaj kaj fruktaj
manĝaĵoj. Kaj sur nia insulo, vi spertos nekredeblan,
buntan variecon de fruktoj.
- Kiaj estas la temperaturoj sur la insulo
inter januaro kaj februaro?
En Haikou, la urbo de nia kursaro, la temperaturoj kutime
atingas 21 aŭ 22 gradoj centigradaj, do 70 aŭ 72
fahrenhejtaj. Tamen eblas ke la taga temperaturo
estas 30 en varmaj tagoj, aŭ en tre malvamaj, nur 10.
-
Ĉu
infanoj povas ĉeesti la BEK-Kurson?
Jes.
Se la infano parolas unu europan lingvon, li aǔ ŝi povas
sufiĉe rapide lerni en la BEK-kurso post la aĝo de 10 jaroj.
Se la infano ne konas unu europan lingvon, la lernado estos
ege malfacile, tamen, por tiaj infanoj, ni kreos apartan
kurson. Tiaj kursoj probable estos tre bonaj lingvaj
spertoj por ili pro la facileco de Esperanto. Nia celo por
la infanoj estas, ke ili ekŝatas lingvolernadon.
-
Ĉu estas vere, ke estas ekzamenoj ĉiutage?
En la BEK-Kurso, jes. Sed ne pensu pri
longaj, tedaj demandaroj. Tute ne. Tiuj ekzamenoj estas
plejparte inter 5 kaj 8 minutoj. Aldone estas klasikaj
diktaĵoj por ekzerci vian orelon, kaj fiksi certajn
gramatikajn konceptojn. Kutime, la gelernantoj ege ŝatas la
ekzamenetojn de BEK, ĉar per ili, la gelernantoj povas
kontroli ĉiutage kiom ili lernis. Kaj tiu konstato de
lernado estas ĝojiga afero.
- Ĉu estas stipendioj por lernantoj?
Jes, ĉefe por ĉinaj studentoj
kiuj faros helpotaskojn dum Esperanto-Insulo, kaj kiuj poste
instruos Esperanton en siaj lokaj grupoj. Stipendioj
estas nur por plentempaj gelernantoj.
Aliĝu nun |
|
Kunlaborantoj
ILEI-Ĉinio
VEK - ILEI
Universitato de Hajnano
Mondeto
Kosmo
Universitato de Nankino
BEK-Kurso
|
|