Hejmpaĝo
ALIĜU NUN!
Kurso-Specoj
  Intensaj
  Instruistaj
  Universitataj
Datoj
Loko
Loĝado
Manĝado
Prezoj
Fotoj
Partoprenantoj
Demandoj kaj       Respondoj
Informo-Leteroj
Esploristoj
Hajnano-Insulo
Kontakto


 

Esperanto-Insulo Informo-Leteroj
Ĉinio, Januaro - Februaro 2012

Majo, la 26an

Kontrolo-Listo por la vizitado de Dennis kaj Trigo al Esperanto-Insulo en julio, 2012

Kelkaj celoj de la vizitado en Haikou (bonvolu aldoni laŭbezone)

1 Kontrolu la loĝejojn de la Universitato de Hajnano.

2 Kontrolu la manĝejon de la Universitato de Hajnano.

3 Kontrolu la eblajn klasĉambrojn de la Universitato de Hajnano. Vidu kiel eblas bone surbendigi en bonsonaj kondiĉoj. Eble bezonatas aldoni sonabsorban sistemonon.

3.1 Serĉu apartan lokon por eventuala ekzamenado de KER se okazos.

4 Serĉi apudajn hotelojn kaj loĝeblecojn (por tiuj kiuj volas pli da lukso)

5 Serĉi lokajn restoraciojn, kaj speciale trovi UNU kiu volas iĝi la Esperanto-Manĝejo (kun apartigita loko por nefuma, ankaŭ vegetara, sana manĝado -- ne komplike en Ĉinio). Poste Jano povas findetaligi la sanmanĝadan parton.

6 Serĉi specialan ejon apud la Universitato aŭ en la Universitato mem kiu povas esti la Esperanto-Kafejo, tio estas, tie kie ni povas babili libere longan tempon.

6.1 Metu la estrojn de la Esperanto-Manĝejo kaj la Esperanto-Kafejo kun Jano, kiu prizorgos la eŭropan-kvaliton de tiuj ejoj por tiuj eŭropaj espernantistoj kiuj estas vegetaranoj, ktp.

7 Bone lernu priskribi la itineron por iri de la flug-haveno al la loĝejoj -- kiu buso, kiaj taksioj, kiom da tempo, kiom da mono, ktp. Ĉu eŭroj akcepteblas, ĉu jam ŝanĝi monon, ktp.

8 Informiĝu pri sistemo por aĉeti aŭ lupreni littukojn, bantukojn, ktp por niaj gastoj de la Universitato, ĉar verŝajne la ĉambroj ne havos tiajn aĵojn (kiujn la eŭropanoj NE kunportos!)

9 Serĉu manieron registi la kursojn per filmado (tio speciale por la kursoj de Ron Glossop kaj Federico Gobbo en la kadro de la Virtuala Univesitato de Esperanto).

10 Trovu manieron belsonigi la klasĉambrojn. Tio gravas por la BEKkurso, tio gravas por la fakkursoj de Ron kaj Federico kaj aliaj.

11 Parolu kun la lokaj Esperantistoj.

12 Enketu pri la ebla starigo de Lingva Festivalo, ĉar ni jam havas sufiĉe da eksterlandaj lingvoj kiuj estos sur la Insulo en januaro (angla, germana, franca, hispana, latina, esperanto, mongola, birma, ktp.)

13 Okaze, ke Penny Vos venigos specialan grupon de Australianoj ANTAU ol nia oficiala komenco la 11a de januaro, 2012, trovu la loĝejon kaj manĝejon por ŝia subprogramo.

14 Provu eble okazigu prelegon de mi, en la angla lingvo, aŭ en Esperanto, poste tradukita de vi, en la fako pri fremdaj lingvoj de la Universitato de Haikou. Eble ni trovos gelernantojn tie, gelernantojn kiuj loĝas proksime kaj kiuj restos en Hai Nan Dao la tuta tempo ĉar iliaj familioj loĝas apude.

15 Provu kontaktiĝi kiu eksterlandaj studentoj por inviti ilin partopreni en Esperanto-Insulo.

16 Rekontaktiĝu kun Kerry kiu eble povas helpi starigi bonvenigan sistemon por la flug-haveno.

17 Parolu kun la loka Esperanto-Klubo.

18 Ekvidu la eventualan sansistemon. Por tio ni povas paroli kun la loka prezidanto de la Esperanto-Asocio, ĉar li estas kuracisto.

19 Fotu por posta informado

20 Pensu pri la starigo de SEKVA MONATO kaj TURISMADO. Tio estas, por la Europanoj kiuj poste volas iom pli resti kaj RIPOZI post la intensa lernado, kiajn eblojn ili havos?

21 Retrinku rizvinon en la Esperanto-Kafejo, Manĝu en la Espernato-Manĝejo, Gustumu la Esperanto-Frukton.

22 Kio alia?

Aliĝu nun


Kunlaborantoj

ILEI-Ĉinio
Universitato de Hajnano
Mondeto
Kosmo
Universitato de Nankino
BEK-Kurso
 

 

Esperanto-Insulo
Universitato de Hajnano, Ĉinio,
de la 11a de
Januaro ĝis la 12a de Februaro 2012
ALIĝU NUN

 

simpla stilo; simpla retejo; ĝisdatigita la 28/09/2011 04:43