

 |
Katalin
Kováts |
 |
| gvidos specialan, tutmonatan
kurson por Esperantistoj kiuj volas lerni instrui
Esperanton pli efike kaj pli profesie. |
Se vi volas lerni pri metodiko kaj la instruado de Esperanto,
ĉi tiu kurso estas por vi. Vi lernos kaj pri teorio kaj
pri praktiko de la instruado de fremdlingvoj ĝenerale kaj
Esperanto speciale. Vi observos lecionojn, vi analizos
lecionojn, kaj vi rapide iĝos helpinstruisto, prezentante
materialon kaj paroligante la gelernantojn. Via instruisto
estos Doktorino Katalin Kováts,
kiu prezentos al vi tre efikajn metodojn por instrui Esperanton.
Apude, en alia klasĉambro, vi havos shancon partopreni en la BEKkurso de
Dennis Keefe, por provi viajn novajn teknikojn kaj metodojn
lernitajn de Katalin.
Ĉe la fino de la instruado, vi povas ankaŭ ricevi atestilon
por iĝi instruisto de la efika BEK-Kurso. Vi estos en kursoj
du-kvar horojn ĉiutage. Dum tiuj momentoj, kiel supre
dirite, vi partoprenos en la tre tre intensa kurso de Esperanto,
kiu kuniĝas 8 horojn ĉiutage. Dum la kurso, krom observi,
vi lernos ĉefe kiamaniere paroligi kaj praktikigi la
gelernantojn.
Pri la
BEK-kurso legeblas
intervjuo
en la DOSIERUJO de
www.edukado.net..
La intervjuo, farite de Katalin Kováts en la jaro 1995,
aperis en la Internacia Pedagogia Revuo.(IPR).
Aliĝu nun |