Hejmpaĝo
ALIĜU NUN!
Kurso-Specoj
  Intensaj
  Instruistaj
  Universitataj
Datoj
Loko
Loĝado
Manĝado
Prezoj
Fotoj
Partoprenantoj
Demandoj kaj       Respondoj
Informo-Leteroj
Esploristoj
Hajnano-Insulo
Kontakto


Esperanto-Insulo Kursoj
tre tre INTENSAJ

Ĉinio, Januaro - Februaro 2012

Maldekstre, unu el la kvin libroj de la BEK-Kurso, parto de la tre tre intensa kursaro de Esperanto-Insulo.  Dekstre, Dennis Keefe, unu el la insturistoj de Esperanto-Insulo

Bonvenon al la plej intensaj kursoj por lerni Esperanton en Azio kaj eble nuntempe en la tuta mondo: 8 horojn ĉiutage! 

Vi havos 4 horojn da Esperanto-Kurso en la mateno inter la 8a kaj la 12a.  Poste, vi havos aliajn 4 horojn inter la 14a kaj la 18a.  Vi estos iom laca, sed vi lernos Esperanton pli rapide ol iam ajn.  Vi kursos inter lundo kaj sabato, kaj en dimanĉo vi ekskursos, sed ĉiam esperante, ĉiam lernante Esperanton..

Dum la kursoj vi aŭskultados, vi legados, vi skribados, vi parolados kaj ĉion ĉi vi faros multege.  Vi praktikos la plej parton de la tempo en malgrandaj grupoj de tri aŭ kvar gelernantoj.  Vi sukcese faros ekzercon post ekzerco.  Ĉiutage vi havos ekzametetojn.  Vi testiĝos pri gramatiko, pri vortoj, pri flueco, pri senerara parolado. 

Vi ŝatos la kursojn.  Vi lernos rapide kaj bone, vi ridos, vi amikiĝos kun viaj kunlernantoj, vi ekkonas homojn el la tuta mondo. 

Antaŭ kaj post la kursoj, dum la manĝoj, vi kunmanĝos kun diversaj Esperantistoj kaj ĉiuj parolos nur Esperante.  Dum la manĝoj vi ne studos vortojn, vi ne lernas gramatikon, sed vi konstatos, ke vi pli kaj pli rapide parolos, kaj vi esprimos vin kun pli kaj pli da ĝusteco kaj memfido.

Vi uzos, interalie, la tre sukcesan ekzercaron nomatan la BEK-Kurso.  Estos kvin BEK-libroj kaj pli ol 5000 mil ekzercoj.  Sed tiu estos nur parto de la kurso.  Vi spertos multe da metodoj por lerni lingvojn.  Vi, kiel multe da eŭropanoj kaj azianoj antaŭe, ŝatos tiajn ekzercojn.  Legu la komentadon de antaŭa lernanto en raporto BEK-Kurso kaj Ekskurso en Hajnano.
Kursanoj grupe ekzercas
Kursanoj grupe ekzercas
Foto de parto el la gruplaboro dum la BEK-Kurso de la Esperanto-Insulo.  La plejparto de la kurso estas, fakte, praktikado, kaj multe da tiu ekzercado okazis en malgrandaj grupoj kiel ĉi tie.  Fonto: Ipernity.

Estos multe da instruistoj kaj helpinstruistoj ĉe via flanko por aŭskulti kaj kuraĝigi vin plibonigi vian Esperanton.

Se vi jam parolas denaske unu eŭropan lingvon kiel la anglan, hispanan, francan, germanan aŭ rusan, ĉi tiu kurso estas por vi.  Se vi ne estas eŭropano, kaj bone lernis eŭropdevanan lingvon, ĉi tiu kurso estas por vi.  Ĉi tiu kurso estas por komencantoj unue, sed ankaŭ por homoj kiuj kvankam konas la lingvon Esperanton, tamen ankoraŭ ne kapablas uzi ĝin tutflue en rapida konversacio.

Se vi estas flua parolanto de Esperanto, vi povas elekti aliajn kursojn: Kurso por Instruistoj por lerni pedagogion kaj metodikon de lingvo-instruado, aŭ kurso ĉe universitata nivelo pri fakaj temoj.  Vidu la kurson por Instruistoj kaj Pedagogoj.  Vidu la la kursojn de la Universitato de Esperanto.

Aliĝu nun


Kunlaborantoj

ILEI-Ĉinio
VEK - ILEI
Universitato de Hajnano
Mondeto
Kosmo
Universitato de Nankino
BEK-Kurso

 

Esperanto-Insulo
Universitato de Hajnano, Ĉinio,
de la 11a de
Januaro ĝis la 12a de Februaro 2012
ALIĝU NUN

 

simpla stilo; simpla retejo; ĝisdatigita la 04/07/2011 00:30