|
 
Google Maps Vidu la
INSULON Hai Nan Dao sude de Ĉinio, tre proksime de
Vjetnamio: Ni estos en la urbo HAIKOU. Vi povas flugi al
la Haikou Meilan Flug-haveno, kaj ni veturigos vin al via loĝejo.
Vidu la
VOJON inter la flug-haveno B kaj la urbo Haikou.
Estas eble pli ol CENT flugoj al Hajnano de Hongkongo, Pekino, Ŝanhajo, Kantono, kaj multaj aliaj ĉinaj urboj ĉiutage.
Bonvolu vidi la mapon sube kaj vi konstatos ke Hainano facile
atingeblas, kaj ofte.. Ankaŭ eblas unue flugi al Kantono
aŭ alia proksima ĉina urbo, kaj poste iri al Hajnano per trajno
aŭ ŝipo.
Se vi loĝas en malproksima lando en Europo aŭ Usono, ekzemple,
mi rekomendus, ke vi flugu unue al Kantono aŭ Ŝenzheno aŭ
Hongkongo aŭ Ŝanhajo, kaj poste, per alia, tre mallonga flugo,
iri al la flug-haveno de HAIKOU en Hajnano. Via celo estas
atingi la flug-havenon de HAIKON, la plej proksima al nia
kursejo.
Mi ankaŭ rekomendas, ke vi pripensu diversajn itinerojn.
Kiam mi flugas al Ĉinio, kelkfoje mi flugas tra Parizo,
kelkfoje Frankfurto, kelkfoje tra Moskvo. Vi eĉ povas
vizitii viajn esperantajn amikojn unue en Japanio aŭ en Koreio
antaŭ ol veni!
Se vi ŝatas aventurojn, vi povus eĉ kontakti la lokajn
esperantistojn en Kantono, kaj informiĝu pri kiamaniere
perŝipe veni al Hajnano, aŭ per rekta trajno, trajno kiu poste
enŝipiĝos! Bonvolu provi aranĝi tiajn specialajn
aventurojn rekte kun ili. Ĉar se ni faras tion nerekte
por vi, ni povas erari.
Mi mem aĉetas biletojn ĉe
www.expedia.com, sed mi ofte kontrolas ankaŭ la saman
retejon en la franca
www.expedia.fr , kaj en aliaj lingvoj
.www.expedia.de, www.expedia.es,
ktp, ĉar la prezoj kaj
la flugkompanioj povas varii, kaj per tio, mi povas ŝpari ĝis
20%!! Ekzemple, mi provis antaŭ
kelkaj minutoj kaj la prezo por Parizo-Haikou-Parizo estis 833
euroj ĉe .COM (1117 USD / 1.34) sed
nur 788 ĉe .FR. Valoras la penon
kompari tra pluraj tagoj. Somere mi flugis de Chinujo al
Parizo kaj reen por 554 euroj. Federico GOBBO el Italujo
rekomendas ankau
www.skyscanner.com por trovi bonajn prezojn.
Post via atingo de la Flug-Haveno de Haikou, ni bonvenigos vin
flug-havene kaj veturigos nin senpage al via loĝejo. Vi povas sendi al ni vian flugo-informon, kaj ni okupiĝos pri ĉio
alia. Vi eĉ ne bezonos ŝanĝi monon ĉe la flug-haveno.
Vi povas poste tion fari, pli trankvile kaj pli avantaĝe en la
urbo proksime de niaj kursoj.
Antaŭ ol flugi, ne forgesu vian PASPORTON, vian VIZON, eble
vizitu vizo-retejon VISA FOR
CHINA, kaj se bezonate, antaŭe kontakti TRIGO ĉe
trigo@126.com de Ĉinio por
via eventuala INVITLETERO.
Bonan vojaĝon!!
Dennis Keefe, instruisto Esperanto-Insulo
 |