Hejmpaĝo
ALIĜU NUN!
Kurso-Specoj
  intensaj
  instruistaj
  universitataj
Datoj
Loko
Loĝado
Manĝado
Prezoj
Fotoj
Partoprenantoj
Demandoj kaj       Respondoj
Informo-Leteroj
Esploristoj
Hajnano-Insulo
Kontakto


Universitato de Esperanto, Kurso 1
Alfronti Militon
Profesoro Ron GLOSSOP, Usono

Maldekstre, angla versio de Confronting War de Dro Ron Glossop.  Dekstre, Profesoro Glossop, prelegante en Ĉinio.

Profesoro: Ron Glossop, Profesoro Emerita, Sud-Ilinojsa Universitato en Edwardsville, Usono., rglossop@mindspring.com  kaj rglosso@siue.edu 
Loko
: Universitato de Hajnano, insulo Hai Nan Dao, Ĉinio
Konstruaĵo kaj Klasĉambro, anoncotaj
Komencotago, la 11an de januaro, 2012
Finotago, la 12an de februaro, 2012
Tagoj kaj daŭro: L, M, Me, Ĵ, V, 2 horojn ĉiutage
Horo: anoncota
Ferio, 3 tagojn por Ĉina Novjara Festego
LIbro: Confronting War, 4a eldono, Esperanta versio.

Priskribo, Resumo:

La celo de ĉi tiu kurso estas esplori pri milito por ke ni povu pli bone ekscii kiel aboli ĝin. Kio precize estas milito (ĉar ne ĉiuj konfliktoj kaj ĉiuj uzoj de violento estas militoj)? Kial kelkfoje sed ne ĉiam konfliktoj produktas militojn? Kio estas justeco, kaj kiel ĝi rilatas al milito kaj paco? Ĉu homoj pro sia karaktero devas fari militojn? Ĉu homoj ĉiam havis/havos militojn? Kio estas la rolo de la registaro rilate al milito kaj paco? Ĉu la speco de registaro gravas? Kio estas la rolo de aliaj sociaj institucioj rilate al milito kaj paco? Kio estas la rolo de religio kaj ideologio rilate al milito? Ĉu la egaleco aŭ malegaleco inter homoj gravas por komencoj de militoj kaj la daŭro de paco? Ĉu ni havas sperton kaj scion pri kiel preventi militojn? Kiuj estas la diversaj proponoj pri kiel preventi militojn, kaj kiuj el ili estas bonaj/malbonaj? Ĉu helpus preventi militojn se ĉiiuj homoj povus komuniki per komuna lingvo? Se demokrataj landaj registaroj helpus preventi militojn interne de la landoj, ĉu demokrata monda registaro helpus preventi militojn inter landoj en la mondo?

Detaloj, Kursoenhavo, Kursoplano: .

LA UNUA SEKCIO ESTAS GHENERALA ENKONDUKO AL LA KURSO.

(1) La naturo de la milita problemo.

(2) La koncepta kadro: La signifo de "milito," "paco," kaj"justeco."

(3) La historia kadro: Kiel milito ŝanĝiĝis dum la jarcentoj.

LA DUA SEKCIO ESTAS PRI LA KAŬZOJ DE MILITO.

(1) Ĝeneralaj klarigoj: Ĉu militoj estas inter individuoj aŭ grupoj.

(2) Grupa konkurenco kaj grupa identigado.

(3) Aliaj vidpunktoj pri la kaŭzoj de milito.

LA TRIA SEKCIO ESTAS PRI DIVERSAJ ASPEKTOJ DE LA KONKURENCA SITUACIO.

(1) Ideologiaj Vidpunktoj.

(2) Naciaj-historiaj aspektoj de la monda situacio.

(3) Lo rolo de la Unuiĝintaj Nacioj.

LA KVARA SEKCIO ESTAS PRI PROPONOJ POR SOLVI LA PROBLEMON DE MILITO

(1) Ŝanĝu la sintenojn de individuoj.

(2) Ŝanĝu la politikojn de la landaj registaroj.

(3) Ŝanĝu la internacian sistemon de suverenaj nacio-ŝtatoj.

************************************************

Filmota en la kadro de la projekto Virtuala Universitato de Esperanto, ĉies propraĵo.

Vidu ankaŭ: FILOZOFIO KAJ HISTORIO DE LA INFORMADIKO de Profesoro Federico GOBBO.

Por aliĝi al ĉi tiu kurso, iru al ALIGHU NUN.

 


Kunlaborantoj

ILEI-Ĉinio
VEK - ILEI
Universitato de Hajnano
Mondeto
Kosmo
Universitato de Nankino
BEK-Kurso

 

Esperanto-Insulo
Universitato de Hajnano, Ĉinio,
de la 11a de
Januaro ĝis la 12a de Februaro 2012
ALIĝU NUN

 

simpla stilo; simpla retejo; ĝisdatigita la 30/09/2011 11:20