|
|
Universitato
de Esperanto, Kurso 2
Profesoro: Federico GOBBO,
Università degli Studi dell’Insubria Varese-Como, Italia,
federico.gobbo@uninsubria.it La celo de kurso
estas rigore konsciigi la studentojn pri homoj, ideoj kaj
teknologioj rilate al informadiko -- t.e., fako kiu studas
la kreadon, cirkuladon kaj influon de la informado -- kaj
komputiko -- t.e., fako kiu studas la komputigon de la
informado, kaj aparte la teknologiojn por komputi. Por
atingi tiun ĉi celon oni adoptos historian metodon: tiel
oni komprenos kio vere novas en la areoj de informadiko
kaj komputiko, kio estas repreno de malnovaj ideoj sub
novaj vestoj. La ĉefaj ideoj de paradigm-ŝanĝaj pensuloj
pri informadiko kaj komputiko -- kiel Alan Turing, John R.
Searle, Roger Penrose kaj Luciano Floridi -- estos
pridiskutitaj enklase kun la studentoj. Oni priskribos la ĉefajn momentojn de la historio de komputila grafiko, kiu revoluciis kinarton por la tria fojo (post la enkonduko de sono kaj koloro) kaj enkondukis novan formon de kultura produkto, nome videoludado. Detaloj, Kursoenhavo, Kursoplano: anoncotaj. Vidu ankaŭ: ALFRONTI MILITON de Profesoro Ron GLOSSOP, Usono.. Por aliĝi al ĉi tiu kurso, iru al ALIGHU NUN |
Kunlaborantoj ILEI-Ĉinio |
||||||||
|
Esperanto-Insulo |
||||||||||
|
simpla stilo; simpla retejo; ĝisdatigita la 30/09/2011 11:45 |