Hejmpaĝo
ALIĜU NUN!
Kurso-Specoj
  Intensaj
  Instruistaj
  Universitataj
Datoj
Loko
Loĝado
Manĝado
Prezoj
Fotoj
Partoprenantoj
Demandoj kaj       Respondoj
Informo-Leteroj
Esploristoj
Hajnano-Insulo
Kontakto


 

Esperanto-Insulo Kurso-Specoj
Ĉinio, Januaro - Februaro 2012

En Esperanto-Insulo, okazos tri specoj de kursoj: 1 tre tre intensaj; 2 instruistaj; kaj 3 universitataj.

Se vi eklernas Esperanton aŭ volas lerni paroli kaj legi Esperanton flue, la tre tre intensa BEK-Kurso estas por vi. Vidu detalojn sur la retejero Intensaj Kursoj.

Se vi jam bone parolas Esperanton kaj estas nun Instruisto aŭ volas iĝi instruisto de Esperanto, la instruista kurso estas por vi. Vidu detalojn sur la paĝo Instruista Kurso.

Finfine, se vi estas bona parolanto de Esperanto, kaj eble sukcesis je la KER Ekzameno Niveloj B2, C1 aŭ C2, la universitataj kursoj estas idealaj por vi. Vidu detalojn sur la paĝo Universitataj Kursoj.

La intensaj kursoj apartenas al la plej intensa kursaro en la historio de Esperanto. Gelernantoj lernas kaj praktikas en klasĉambro 8 horojn ĉiutage krom dimanĉe, dum tuta monato. La gelernantoj parolos Esperanton kaj en kaj ekster la klasĉambro.

La instruista kurso konsistas el teoriaj kaj praktikaj partoj. Instruantoj aŭ instruontoj studos aktive 4 horojn ĉiutage. Post la sukcesa fino de tiu metodika kurso, la instruistoj ricevos atestilon por poste instrui laŭ la BEK-Kurso kaj per aliaj metodoj.

La universitataj kursoj enkadriĝas en la Projekto Universitato de Esperanto. Tiuj kursoj instruiĝos per profesoroj kiuj kutime jam instruis siajn kursojn en siaj propraj universitatoj. Ekzemple, en 2012, Profesoro Ron Glossop instruos la kurson ALFRONTI MILITON, kaj Profesoro Federico Gobbo donos kurson pri la FILOZOFIO KAJ HISTORIO DE LA INFORMADIKO.

Aliaj universitat-nivelaj kursoj eble prezentiĝos en la venontaj semajnoj aŭ monatoj.
 


Kunlaborantoj

ILEI-Ĉinio
Universitato de Hajnano
Mondeto
Kosmo
Universitato de Nankino
BEK-Kurso
 

 

Esperanto-Insulo
Universitato de Hajnano, Ĉinio,
de la 11a de
Januaro ĝis la 12a de Februaro 2012
ALIĝU NUN

 

simpla stilo; simpla retejo; ĝisdatigita la 04/07/2011 00:30