|
|
Hejmpaĝo
ALIĜU NUN!
Kurso-Specoj
intensaj
instruistaj
universitataj
Datoj
Loko
Loĝado
Manĝado
Prezoj
Fotoj
Partoprenantoj
Demandoj kaj Respondoj
Informo-Leteroj
Esploristoj
Hajnano-Insulo
Kontakto
|
Universitato de Esperanto,
Kurso 1
Alfronti Militon
Profesoro Ron GLOSSOP, Usono
 |
Maldekstre, angla versio de Confronting War de Dro Ron
Glossop. Dekstre, Profesoro Glossop, prelegante en Ĉinio. |
 |
Profesoro:
Ron Glossop, Profesoro Emerita, Sud-Ilinojsa Universitato en
Edwardsville, Usono.,
rglossop@mindspring.com
kaj
rglosso@siue.edu
Loko:
Universitato de Hajnano, insulo Hai Nan Dao, Ĉinio
Konstruaĵo kaj Klasĉambro,
anoncotaj
Komencotago, la 11an de januaro, 2012
Finotago, la 12an de februaro, 2012
Tagoj kaj daŭro: L, M,
Me, Jh, V, 2 horojn ĉiutage
Horo: anoncota
Ferio, 3 tagojn por Ĉina Novjara Festego
LIbro: Confronting War, 4a eldono, Esperanta
versio.
Priskribo, Resumo:
La celo de ĉi tiu kurso estas esplori pri milito por ke ni povu pli bone ekscii
kiel aboli ĝin. Kio precize estas milito (ĉar ne ĉiuj konfliktoj kaj ĉiuj
uzoj de violento estas militoj)? Kial kelkfoje sed ne ĉiam konfliktoj produktas
militojn? Kio estas justeco, kaj kiel ĝi rilatas al milito kaj paco? Ĉu homoj
pro sia karaktero devas fari militojn? Ĉu homoj ĉiiam havis militojn? Kio estas
la rolo de la registaro rilate al milito kaj paco? Ĉu la speco de registaro
gravas? Kio estas la rolo de aliaj sociaj institucioj rilate al milito kaj paco?
Kio estas la rolo de religio kaj ideologio rilate al milito? Ĉu la egaleco aŭ
malegaleco inter homoj gravas por komencoj de militoj kaj la daŭro de paco? Ĉu
ni havas sperton kaj scion pri kiel preventi militojn? Kiuj estas la diversaj
proponoj pri kiel preventi militojn, kaj kiuj el ili estas bonaj/malbonaj? Ĉu
helpus preventi militojn se ĉiiuj homoj povus komuniki per komuna lingvo? Se
demokrataj landaj registaroj helpus preventi militojn interne de la landoj, ĉu
demokrata monda registaro helpus preventi militojn inter landoj en la mondo?
Detaloj,
Kursoenhavo, Kursoplano: anoncotaj.
Filmota en la kadro de la projekto Virtuala Universitato de
Esperanto, ĉies propraĵo.
Vidu ankaŭ: FILOZOFIO KAJ HISTORIO DE LA INFORMADIKO de
Profesoro Federico GOBBO.
Por aliĝi al ĉi tiu kurso, iru al ALIGHU NUN.
|
Kunlaborantoj
ILEI-Ĉinio
VEK - ILEI
Universitato de Hajnano
Mondeto
Kosmo
Universitato de Nankino
BEK-Kurso
|
|