|
|
Universitato de Esperanto,
Kurso 2
Profesoro:
Federico GOBBO, Università degli Studi dell’Insubria Varese-Como, Italia,
federico.gobbo@uninsubria.it
La celo de kurso estas rigore
konsciigi la studentojn pri homoj, ideoj kaj teknologioj rilate al informadiko
-- t.e., fako kiu studas la kreadon, cirkuladon kaj influon de la informado --
kaj komputiko -- t.e., fako kiu studas la komputigon de la informado, kaj aparte
la teknologiojn por komputi. Por atingi tiun ĉi celon oni adoptos historian
metodon: tiel oni komprenos kio vere novas en la areoj de informadiko kaj
komputiko, kio estas repreno de malnovaj ideoj sub novaj vestoj. La ĉefaj ideoj
de paradigm-ŝanĝaj pensuloj pri informadiko kaj komputiko -- kiel Alan Turing,
John R. Searle, Roger Penrose kaj Luciano Floridi -- estos pridiskutitaj enklase
kun la studentoj. Oni priskribos la ĉefajn momentojn de la historio de komputila grafiko, kiu revoluciis kinarton por la tria fojo (post la enkonduko de sono kaj koloro) kaj enkondukis novan formon de kultura produkto, nome videoludado. Detaloj, Kursoenhavo, Kursoplano: anoncotaj. Vidu ankaŭ: ALFRONTI MILITON de Profesoro Ron GLOSSOP, Usono.. Por aliĝi al ĉi tiu kurso, iru al ALIGHU NUN |
Kunlaborantoj
ILEI-Ĉinio |
|||||
|
Esperanto-Insulo |
|||||||
|
simpla stilo; simpla retejo; ĝisdatigita la 19/07/2011 19:03 |