|
Estas multe da ebloj por loĝado ĉe Esperanto-Insulo.
La plej praktikaj kaj malmultekostaj estas tiuj de la
Universitato de Hajnano mem. Tie ni povas utiligi
diverspecajn loĝejojn: la gastejo, kun
komfortaj chambroj. Kaj la studenta dormejo, konstruita
chefe por chinaj studentoj.
La gastejo de
la nia kursejo enhavas chambrojn kun du litoj, kaj ankau
necesejon, kaj dushejon. Jen fotod de la
dormochambro:

Kaj sube, foto de la
necesejo:

Ne malproksime de la Universitato
estas hoteloj kaj gastejoj. Por la prezoj de la
universitata loĝado, vidu PREZOJ.
Por la eventualaj prezoj de loĝado ekster niaj universitataj
loĝejoj, vidu ankaŭ PREZOJ.
Krom nia universitata gastejo, la junulara gastejo ankaŭ
troviĝas en tiu parto de la insulo. Por rigardi ilian
retejon surklaku sur
BANANA HOSTALO.
Mapo
de la universitata parto de la urbo Haikou (de la retejo de la
Banana Hotelo)
Urbo-Gvidilo: tre detala, en la angla lingvo, gvidilo por la
urbo Haikou kaj la universitata kvartalo. Pro la
proksimeco de tiu junulara gastejo Banana Hostalo, tiu angla
gvidilo respondas, kaj surlok-fake, al multaj el la bazaj
demandoj por vojaĝantoj, inkluzive:
Resume de la Urbo-Gvidilo de la
Banana Hostalo.
Vetero; meznombra alta
temperaturo januaro = 21C (70F), februaro 22
Kiel iri al la Insulo Hajnano:
pli ol cent flugoj ĉiusemajne de Hongkongo, Ŝenzheno,
Pekino, Ŝanhajo, Kantono, kaj internacie
Kiel iri de la flug-haveno ĝis la
universitata kvartalo: per buso 15 RMB, per taksio 50
RMB
Urba transportado: unu aŭ du
RMB, ĉien, kaj rekte al la plaĝoj
Plaĝoj: ĉie, belaj, puraj,
varmaj en vintro
Parkoj: ,multaj, belaj kun
miloj da kokoso-arboj
Turistaj lokoj: Volkana Parko,
Insulo de la Simioj, ktp.
Manĝejoj kaj Trinkejoj;
senlimaj, kaj unu estos nia Esperanto-Manĝejo, kaj alia nia
Esperanto-Kafejo
Konsiloj: la
Banana Hostalo
havas multegajn!
Elektro; same kiel en Europo,
kaj en Australio
Interreto: multe da retkafejoj,
du RMB-oj por unu horo.
Medicino kaj Hospitalo: sekvu
la kutimajn konsilojn de via kuracisto.
Vizo; Hajnano estas la loko
de Ĉinujo kie multaj eksterlandanoj NE BEZONAS VIZON (vi
ricevos ĝin ĉe la eniro de la insulo. Plilongibebla
surloke poste). Kontrolu pri vizo ĉe vialanda
konsulejo por vidi ĉu en via lando eblas. .
Vizo:
NOVA SHANGHO Post kiam la hostalo skribis la suprajn
vortojn (julie, 2011), estis ŝanĝo en la vizo-politiko de
la insulo. Nun por multaj landoj, kaj VIZO kaj
INVITLETERO necesas por resti sur la insulo ĝis tri monatoj.
Por havigi al vi vizon, kontakti la ĉinan konsulejon en via
lando. Por havi invitleteron, sendi retmesaĝon al
Trigo (trigo@126.com)
de la Organizo-Teamo.
KTP.
Aliĝu nun |