|
 
Google Maps Vidu la insulon sude de Ĉinio, tre proksime de
Vjetnamio:
Esperanto-Insulo estas internacia
turista insulo kaj la plej suda parto de Ĉinio. En Azio ĝi
konatiĝas kiel la Havajo de Ĉinio.
La Ĉina nomo de la nia kursejo
estas Hai Nan Dao. En la ĉina lingvo: Hai signifas maron; Nan
signifas Sudon; kaj Dao signifas Insulon. Do, La Mara Suda
Insulo.
La kursaro troviĝas en, aŭ
proksime de, la
Universitato de Hajnano, en la ĉefurbo de la insulo, Haikou.
Fakte, la Universitato stariĝas sur alia insulo, do, insulo de
insulo!
Se vi elektos universitatan
loĝadon, vi loĝas kaj manĝos sur la kampuso mem de la
Universitato de Hajnano. Se ne, vi estos en unu el la apudaj
hoteloj kaj facile atingos, aŭ piede aŭ buse, nian
Esperanto-Centron.
 |