|
Ni esperas, ke al vi plaĉos la manĝaĵoj de
la Insulo Hai Nan Dao. Estas multege da tropikaj fruktoj
kiuj preskaŭ neniam vidiĝas en aliaj partoj de Ĉinio. La
tre kurioza stelfrukto estas unu el ili. Tiu frukto estas
kvinpinta, verda kaj tre similas la stelo de Esperanto, do ni
nomas ĝin la Esperanto-Frukto! Ni povos
manĝi bone kaj malmultekoste en la studenta restoracio de la
Universitato de Hajnano. Se vi estas vegetarano, senvianda
manĝo povas kosti malpli ol unu eŭro. Eĉ kun viando
eblas manĝi por malpli ol unu eŭro.
Eblas ankaŭ manĝi en la centoj eĉ miloj da restoracio tra la
tuta urbo de Haikou. Por luksa manĝaĵo vi eble pagos
inter du kaj kvin eŭroj. Biero, duobla botelo fakte, ofte
vendiĝas por malpli ol unu eŭro en restoracio. En multaj
manĝejo vi eĉ povas mendi TRI botelojn por unu eŭro se vi
estas en grupo. Ni provas aranĝi
specialan manĝejon kiun ni nomas la Esperanto-Manĝejo.
Tie ni esperas havi specialajn bongustajn, naturajn, ankaŭ
vegetaranajn manĝaĵojn. Ni ankaŭ aranĝos lokon por
senfuma manĝado: Se vi ŝatas
marmanĝaĵojn, la Insulo Hai Nan Dao estas via ideala loko.
Fiŝaĵoj tie naĝos en grandaj fiŝujoj ĉirkaŭ la tuta
restoracio, pretaj por via mendo! Sciu,
ke en la Esperanto-Insulo homoj ofte manĝas ekstere,
surtrotuare, kvazaŭ en Parizo; ĉe la famaj kafejoj!
Aliĝu nun |