Hejmpaĝo
ALIĜU NUN!
Kurso-Specoj
  Intensaj
  Instruistaj
  Universitataj
Datoj
Loko
Loĝado
Manĝado
Prezoj
Fotoj
Partoprenantoj
Demandoj kaj       Respondoj
Informo-Leteroj
Esploristoj
Hajnano-Insulo
Kontakto



Esperanto-Insulo, Prezoj
Ĉinio, Januaro - Februaro 2012, ALIĜU NUN!

Prezoj por Loĝado, Kurso-Kotizo, Manĝado, Rabatoj, Stipendioj

Antaŭpago kaj rezervo, konto eins-t, esperanto-insulo ĉe UEA. Trigo de Esperanto-Insulo helpos vin.  Vidu KIEL PAGI por rezervi vian ĉambron ĉe KIEL PAGI la 100 eurojn por rezervi.

BAZPREZO, KOMPLETA = 4000 ĉinaj RMB, ĉirkaŭ 465 eŭroj por la tuta programo: loĝado (600), manĝado (400), kursokotizo (3000). Pli ol kvar semajnoj! Antaŭpago por rezervi loĝejon: 100 eurojn ĉe UEA Konton eins-t, esperanto-insulo.  Pago de la resto ĉe alveno en Esperanto-Insulo.  Se vi bezonas helpon, kontaktu TRIGO kaj la Organizo-Teamo.

Se vi volas pli komfortan ĉambron kun banĉambro, aŭ luksan ĉambron, privatan ĉambron, aldonajn kursojn, aŭ se vi havas rabaton aŭ stipendion, via prezo povas esti pli alta aŭ pli malalta, inter 5000 kaj 8000 juanojn.  Vidu sube.. 

Ĉiaokaze por rezervi vian loĝejon, vi pagos la antaŭpagon de 100 euroj ĉe UEA, KONTO EINS-T, esperanto-insulo.  Poste, ĉe via alveno al la Esperanto-Insulo vi pagos la reston, tie decidante pri la detaloj: speco de kurso, kvanto da rabato, ktp.  Vidu detalojn kaj ekzemplojn sube?.

 

Prezoj en ĉinaj RMB, 1 eŭro proksimume = 8.5 RMB

DETALOJ DE VARIANTOJ;

A Loĝado

Vi povas elekti unu el la sekvaj ebloj

A1 STUDENTA LOGHEJO Kvarhoma universitata studenta ĉambro 600 BAZA.  Tia aranĝo estas la plej komuna por ĉinaj studentoj.  Prezo por la ĉambro estos 600 + 600 + 600 + 600 = 2400.  Tiaj ĉambroj kutimes estas por ĉinaj studentoj, kaj ne havas banĉambron aŭ necesejon ene.

A2 STUDENTA LOGHEJO Duhoma universitata studenta ĉambro 1200.  La sama aranĝo kiel A1, sed estas nur 2 studentoj en unu ĉambro. Prezo por la ĉambro estos 1200 + 1200 = 2400. Tiaj ĉambroj kutimes estas por ĉinaj studentoj, kaj ne havas banĉambron aŭ necesejon ene.

A3 GASTEJO Duhoma universitata gasteja ĉambro 1500.  Tia ĉambro havas privatan necesejon, duŝejon, du litojn.  Sufiĉe komforte por eksterlandanoj.  Prezo por la ĉambro estos 1500 + 1500  = 3000.

A4 GASTEJO Privata universitata gasteja ĉambro 3000.  Tia ĉambro havas privatan necesejon, duŝejon, unu aŭ du litojn.  Do, unu homo pagas 3000 por la tuta monato. 

A5 HOTELOJ Diversaj hoteloj kaj aliaj loĝejoj; dependas:  Estas luksaj hoteloj ne tro malproksime de la universitato, kaj tie ĉambro-prezo povas esti 18000 juanoj por la tuta monato.  Estas bona junulara gastejo proksime, kaj tie la monataj prezoj povas eszt 2400 juanoj por privata ĉambro, kaj 3600 por duhoma ĉambro, kaj 8100 por ses-homa ĉambro.  Estas multe da hoteloj centre de la urbo, kaj de tie vi bezonas busovojaĝon de eble duonhoro.  Prezoj varias inter 3000 kaj 4000 juanoj monate, sed mi ne estas certa ĉu eksterlandanoj rajtas loĝi en kelkaj el ili.  Specialaj hoteloj ekzistas por Ĉinoj, kaj tie la prezo por dulita ĉambro povas esti 1500 juanoj monate.

B Kurso-Kotizo

Vi povas elekti unu el la sekvaj ebloj

B1 Intensa BEK-Kurso, 200 horoj, 3000

B2 Kurso por Instruistoj, 100 horoj, 3000

B3 Kurso por Instruistoj kaj 1 Universitata Kurso, 40 horoj, 4000

B4 1 Universitata Kurso, 40 horoj, 3000

B5 2 Universitataj Kursoj, 80 horoj, 4000

B6 Kurso por Instruistoj kaj DU universitataj kursoj, 4000

C Manĝado

Libervole elektebla surloke. Tri manĝoj en la studenta manĝejo kostos proksimume inter 15 kaj 30 RMB ĉiutage. Eblas manĝi ankaŭ ekstere restoracie, inter 20 kaj 40 ĉiutage por la matenmanĝo, tagmanĝo kaj vespermanĝo.  Ni manĝos probable kaj en la studenta manĝejo, kaj, por ĝui la insulon, en lokaj restoracioj kaj manĝejoj.

D Rabatoj

Ricevu unu aŭ plurajn el la sekvaj rabatoj. Eblas kunigi rabatojn ĝis la kvanto 500 RMB.  Bonvolu kunporti vian ĝisdatan membrokarton!

D1 UEA Membroj, 200

D2 Landa Asocio-Membro, 200

D3 Loka Asocio-Membro, 200

D4 Alia Esperanto-Asocio, ekzemple, ILEI, 200

E Stipendioj

Por donaci al la konto por studentoj, vi povas utiligi la KONTON EINS-T ĉe UEA.

Meritplenaj studentoj, speciale enlandaj kaj apudlandaj (Vjetnamio, Mongolio, Birmo kaj Kambodĝo kaj similaj disvolviĝintaj landoj) povas ricevi unu el la sekvaj stipendioj:

E1 Studo-Kotizo, 3000 - 4000

E2 Studo-Kotizo kaj Loĝado, 3600 - 4600

E3 Studo-Kotizo kaj Loĝado kaj Manĝado, 4000 - 5000

F  PREZOJ kaj EKZEMPLOJ:

Kiu similas al via kazo?

  1. Studento WANG Li Bo el Pekino,

  2. Sinjoro PABLO el Hispanujo,

  3. Gesinjoroj ZAMENHOF el Polando

  4. Studento KONG Tian Tian, Stipendiulo, el Kantono,

1 WANG Li Bo estas ĉina studento kiu ne havas stipendion kaj kiu ne membras en iu ajn asocio de Esperanto.  Li elektas loĝi en studenta loĝejo, en kvarhoma ĉambro sen banĉambro.  Li lernas en la BEK-Kurso.  Li manĝas rizbaze, malmultekoste.  Li pagos la loĝejon 600 juanojn, la kurson 3000 juanojn, kaj li elspezos eble 300 juanojn por manĝi.  Li ne havas rabaton, kaj li ne ricevas stipendion.  Lia totala kosto estos 3000 + 600 + 300 = 3900 juanoj.

2 Sinjoro PABLO venas de Hispanio.  Li volas privatan ĉambron kiel multe da eksterlandaj Esperantistoj.  Li ĉeestas la kurson pri Metodiko, kaj li ankaŭ ĉeestas la kursojn de la Universitato de Esperanto.  Lia privata loĝejo kiu havas privatan banĉambron kaj necesejon kostos 3000 juanojn.  Liaj kursoj kostos 4000 juanojn kaj li eble pagos 600 juanojn por manĝi.  La totala kosto de Sinjoro Pablo estos proksimume 7600 juanojn, sed kiel membro de UEA kaj de HEF, la Hispana Esperanta Federacio, kaj de la Esperanto-Asocio de Madrido, li ricevas rabaton de 500, do lia prezo estas 7100.  Li antaŭpagis 100 eurojn (proksimume 900 juanojn) por rezervi, ĉe la UEA KONTO EINS-T, ESPERANTO-INSULO, do li pagos proksimume 6200 juanojn ĉe sia alveno al la kursaro.

3 Gesinjoroj ZAMENHOF volas loĝi kune en la sama ĉambro.  Li ĉeestos la kurson pri Paco kaj Milito, kaj ŝi ĉestos la Metodikan kurson kaj la kurson pri Informadiko.  Ilia duhoma ĉambro kostos 3000 juanojn, kaj iliaj kursoj kostos 3000 por li, kaj 4000 por ŝi.  Ili manĝos tre bone, ofte en restoracioj, do ili pagos eble 1000 kaj 1000 juanojn por manĝi.  Entute ilia kosto estos 3000 + 3000 + 4000 + 1000 +1000 = 12000 juanoj, alivorte 5500 por li, kaj 65OO por ŝi (ŝi havas la aldonan kurson)..  Sed Gesinjoroj Zamenhof ankaŭ ricvas RABATOJN, ĉar ili ambaŭ estas membroj de UEA, de ILEI kaj de sia landa asocio! Do, ili ricevos rabatojn de 500 kaj 500.  Finfine, ili pagos nur 12000 - 1000 juanojn = 11000 por la geparo, meznombre 5500 juanojn. ili antaŭpagis 100 + 100 eurojn por rezervi, ĉe la UEA KONTO EINS-T, ESPERANTO-INSULO, do li pagos proksimume 4600 + 4600 juanojn en ĉe sia alveno al la kursaro.

4 KONG Tian Tian estas lerta studento pri lingvoj ĉe fama ĉina universitato.  Li estos en la BEK-kurso.  Tian Tian gajnis stipendion por Esperanto-Insulo, do li studos senpage, loĝos senpage en studenta loĝejo, kaj manĝos senpage.  Lia vojaĝo, ĉar Tian Tian ne estas riĉa, estos pagata de sia loka klubo de Esperanto.  Kiel aliaj stipenuloj, li ankaŭ laboros iomete, helpante al la organizantoj de Esperanto-Insulo.  Tian Tian, ĉar li jam parolas du fremdajn lingvojn, helpos akceptigi Esperantistojn ĉe ilia alveno en la flug-haveno de Haikou en Hajnano.  Lia studokosto estas 0000 juanoj.  Se vi volas subteni tiajn studentojn kaj kontribui al la stipendio-kaso, indiku tion al UEA KONTO EINS-T, ESPERANTO-INSULO.


Kunlaborantoj

ILEI-Ĉinio
VEK - ILEI
Universitato de Hajnano
Mondeto
Kosmo
Universitato de Nankino
BEK-Kurso

 

Esperanto-Insulo
Universitato de Hajnano, Ĉinio,
de la 11a de
Januaro ĝis la 12a de Februaro 2012
ALIĝU NUN

 

ĝisdatigita la 07/10/2011 12:45