Hejmpaĝo
ALIĜU NUN!
Kurso-Specoj
  Intensaj
  Instruistaj
  Universitataj
Datoj
Loko
Loĝado
Manĝado
Prezoj
Fotoj
Partoprenantoj
Demandoj kaj       Respondoj
Informo-Leteroj
Esploristoj
Hainan Insulo
Kontakto


Esperanto-Insulo
Universitato de Esperanto
Ĉinio, Januaro - Februaro 2012

Se vi jam parolas Esperanton flue kaj se vi volas lerni PER Esperanto pri fakoj kaj temoj kiuj povas havi edukan rolon en via vivo, vi eble interesiĝos pri la Universitato de Esperanto, kie nia internacia lingvo utilos por plivastigi konojn kaj sciojn ekster nia kelkfoje tro limigita mondo de la lingvo Esperanto.

La unuaj kursoj de la Universitato de Esperanto okazos samloke kiel la tre tre intensaj kursoj kaj la instruistaj kursoj, tio estas, ĉe la Universitato de Hajnano ĉe la Esperanto-Insulo.  Ĉiu universitata kurso daŭros 40 horojn entute, 2-horojn ĉiutage, de lundo ĝis vendredo, inter la 11a de januaro kaj la 12a de februaro 2012.

Vi ne trovos lingvajn kursojn en la Universitato de Esperanto, ĉar la celo de la projekto ne estas lerni PRI Esperanto sed lerni PER Esperanto.  Estas multe da aliaj lokoj en Esperantujo kie vi povas lerni pri Esperanto.  Por tion fari bonvolu konsulti EDUKADO.NET aŭ la kursojn kiuj okazas en POZNAN.

Sciu, ke la kursoj estas jam instruitaj kursoj en universitatoj de diversaj landoj.  La kursoj ankaŭ estas bazaj, tio estas,

Vi povas enskribiĝi en unu aŭ du kursoj, aŭ vi povas enskribiĝi en la pedagogia kurso por instruistoj kaj unu universitata kurso.  La prezoj por la ĉeestado de la kursoj troviĝas ĉe la retejero PREZOJ

Nun stariĝas antaŭ ni du elstaraj kursoj:

  1. 1  ALFRONTI MILITON -- Profesoro Ron GLOSSOP, Usono.  Informiĝu pli pri la kurso, musklakante sur ALFRONTI MILITON.

Confronting
                                  War: An Examination of Humanity's Most
                                  Pressing Problem

Maldekstre, La libro Confronting War
de Profesoro Glossop.  Dekstre, Profesoro Glossop prelegante en Ĉinio

  1. 2  FILOZOFIO KAJ HISTORIO DE LA INFORMADIKO -- Profesoro      Federico GOBBO, Italio.  Informiĝu pli pri la kurso, musklakante sur INFORMADIKO.

Maldekstre, Charles Babbage, patro de prakalkulilo.  Dekstre, Profesoro Federico Gobbo.


La universitataj kursoj estos filmitaj por iĝi parto de la projekto Virtuala Universitato de Esperanto, kiu estos ĉies propraĵo.  Do poste, laŭ la principoj de Kreiva Komunumo.  Por proponi kurson, bolvolu iri al KONTAKTO.

 

Esperanto-Insulo
Universitato
de Esperanto

Viaj kursoj estos filmitaj kaj poste ili iĝos Ĉies propraĵo por la bono de Esperanto, kaj por nia mondo.

Aliĝu nun


Kunlaborantoj

ILEI-Ĉinio
VEK -- ILEI
Universitato de Hajnano
Mondeto
Kosmo
Universitato de Nankino
BEK-Kurso

 

Esperanto-Insulo
Universitato de Hajnano, Ĉinio,
de la 11a de
Januaro ĝis la 12a de Februaro 2012
ALIĝU NUN

 

simpla stilo; simpla retejo; ĝisdatigita la 30/09/2011 11:24